terça-feira, 12 de janeiro de 2010

Projekto ĝenerala kanto

Franjo Leveque, sendis leteron al mi kaj al aliaj samideanoj celante efektivigi tre interesan projekton. En la letero ŝi listigas problemojn:
- kiel varbi pri tiu interesa projekto ? (chu apud LKK ?)
- kiel listigi la interesitajn gekantemulojn ?
- Sur loke, kie kantprovludi dum 2-3 horoj tage ?

Mi sugestis al ŝi ke per blogo eble ni povus listigi la interesitajn gekantemulojn, kaj ŝi petis al mi ke mi faru la blogon, do jen ĝi. Nun, ĉiuj interesataj pri la afero povas sugesti en ĉi tiu blogo pri la afero.
Jen la letero de Franjo:

"Mi, Franjo LEVEQUE, respondecas pri franca esperanta muzika projekto. Profesie, mi estis muzikinstrustino chefe pri gvidado de korusoj kaj orkestroj en muziklernejo. Nun mi donas miajn scipovojn al esperanto.

Georges Lagrange, je mia peto, famkonata franca tradukisto, esperantigis "Ghenerala Kanto"-n. Post lia forpaso mi decidis starigi la projekton en Francio. De du jaroj, plurfoje monate, mi vojaghas al diversaj regionoj en francio por krei kaj kantigi kantgrupojn.

Tiele, asocio INTERKANT' naskighis. En Francio + 60 gekantistoj malkovris (as) kaj lernis "Ghenerala Kanto"-n de Pablo NERUDA kaj Mikis THEODORAKIS. Okaze de omagho al Georges Lagrange, sukcese ni jam proponis tiun koncerton kun gesolistoj, deklamanto, muzikistoj kaj koruso "Interkant'". Ankoraù 5 koncertoj estas planizitaj en Francio dum 2010a jaro.

Certe vi konas la enhavon, la esencon de tiu chi impona kantverkajho kiu estas laù mi biblio de suda parto de ameriko.
Kadre de la venonta UK en Kubo estus bone prezenti tiun koncerton. UEA, konsentas programi ghin dum UK. Aktuale 27/30 francaj gekantistoj pretas flugi al Kubo.

Mia intenco :
- unue listigi chiujn gekantemulojn interesitaj de la projekto kiuj intencos partopreni UK-n en Kubo.
- due, sendi al ili muzikajn materialojn : partituroj, registrajhoj laù la diversaj vochoj por ke ili povu, sole aù grupe, ekde la venonta monato, per rete labori.
- trie, unu semajno antaù UK, mi intencos cheesti Kubon kaj proponi sur loke, {dum 3-4 tagojn (14-15-16a de julio 2010)}
kantoperiodon kun la francaj gekantistoj kaj la surlokaj interesitaj gekantistoj. Krei koruson de 60/70 partoprenontoj laù mi eblos.

De Francio, mia problemo estas :
- kiel varbi pri tiu interesa projekto ? (chu apud LKK ?)
- kiel listigi la interesitajn gekantemulojn ?
- Sur loke, kie kantprovludi dum 2-3 horoj tage ?

Por la interesitaj francoj jam skipo zorgas por sin mem trovi loghejojn.....

Chu vi povas, ia maniere, helpi min, nin kaj la projekton ?

Chu vi povas pli rakonti al mi pri vi : Kiu vi estas, kie vi loghas, kion vi povas fari bvu ?"

Jen filmo de provludo de la grupo Interkant ludante "Ĝenerala kanto": http://blogodeinterkant.blogspot.com/2009/12/concert-bouresse-le-12-juillet-2009.html

Bonvolu informi vian nomon, landdevenon, kaj retadreson, se vi volas partopreni ĉi tiun projekton.